Printempo
Nun tiklas la herbojn petole la vento,
Nun tiklas la koron sopiro flugila…
La kampon silkharan per ombro facila
Dorlote karesas nubet’ el arĝento.
En vesto odora kaj blanka la branĉo
Ridetas kun ros’ sur burĝon’ sia ĉarma.
Vi pensus, kun ĝojo hontema kaj larma
Fraŭlino atendas je ven’ de l’ fianĉo.
Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron,
En brila aer’ papilioj promenas,
Delogas, kisinte forlasas la floron.
La rav’ de l’ ĝermado kaptite min tenas,
Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron…
Ho, dolĉa … volupta ebrio … mi svenas…
Primavera
Acaricia el viento travieso la hierba.
Acaricia el alma un anhelo con alas…
Al campo de seda con sombra ligera
Tiernamente acaricia una nube de plata.
Vestida de blanco y fragante la rama
Sonríe al brote de rocío mojado.
Con lágrimas tímidas de novia que alegre
Del novio amado la llegada espera.
Y cantan los pájaros de primavera
Y en el aire muchas mariposas vuelan.
Seducen, besan, la flor abandonan.
El encanto del brote me tiene cautivo,
Inhalo profundo el olor de la tierra…
Y en dulce embeleso caigo desmayado.
EL LA LIBRO «MONDO KAJ KORO», KOLEKTO DE ORIGINAL POEMOJ DE KÁLMÁN KALOKCSAY
DEL LIBRO «MONDO KAJ KORO» (=MUNDO Y CORAZÓN), COLECCIÓN DE POEMAS ORIGINALES DE KÁLMÁN KALOCSAY