Verdstela Vojaĝo 16/09/202426/09/2024 Pablo Leon Fluga loglibro de la stelŝipestro Lazaro Ludoviko ZamenhofStela Dato: 1887.207Tera Dato: 26-a de julio 1887Ni survojas al la Brako Oriono-Cigno, situanta je 25.000 lumjaroj for de la centro de la galaksio, al kiu apartenas la planeda sistemo, kie troviĝas nia hejma planedo. Nia misio estas de granda graveco por la intergalaksia komunikado. Ni tie superrigardos la eldonon de la Unua Libro de la Universala Lingvo de Doktoro Esperanto. Ĉi tiu evento markas mejloŝtonon en nia strebado por provizi ĉiujn intelektajn speciojn de la Universo per komuna neŭtrala lingvo.Ni krome devos preni kargon da tiuj libroj, kiuj estos distribuitaj tra ĉiuj galaksioj, kun la espero ke, finfine, ĉiuj estaĵoj de la Universo povos kompreni unu la alian kaj vivi en harmonio. La skipo estas plena de entuziasmo kaj konscia pri la historia efiko de nia misio.Fino de la enskribo en la loglibro.Bitácora del Comandante Lázaro Ludoviko ZamenhofFecha Estelar: 1887.207Fecha Terrestre: 26 de julio de 1887Nos encontramos en ruta hacia el Brazo de Orión-Cygnus, situado a 25.000 años luz del centro de la galaxia, a la que pertenece el sistema planetario, donde se encuentra nuestro planeta de origen. Nuestra misión es de suma importancia para la comunicación intergaláctica. Allí supervisaremos la salida de imprenta del Primer Libro del Idioma Universal del Doctor Esperanto. Este evento marca un hito en nuestro trabajo para proveer a todas las especies inteligentes del universo de un lenguaje común.Deberemos subir a la nave un cargamento de estos libros, que serán distribuidos por todas las galaxias, con la esperanza de que, finalmente, todos los seres del universo puedan entenderse y convivir en armonía. La tripulación está entusiasmada y consciente del impacto histórico de nuestra misión.Fin de la entrada de la bitácora.fragmento ĉerpita el LA Skripto por epizodo de la NENIAM FILMITA FILMSERIO GREEN Star Trek (verdstela vojaĝo).fragmento del Guión de un episodio de la serie GREEN Star Trek (Viaje a las Estrellas VERDES) jamÁs filmadA.