Hamleto (angle: The Tragedy of Hamlet, Prince of Denmark, laŭvorte: La tragedio de Hamleto, Princo de Danujo) estas tragedio verkita de William Shakespeare en nekonata tempo inter 1600 kaj la somero de 1602.
Hamleto estas la plej longa teatraĵo de Shakespeare (en la angla originalo ĝi havas 4.042 liniojn kaj 29.551 vortojn), kaj unu el la plej famaj, plej multe surscenigitaj kaj plej multe cititaj tragedioj. Dum la vivdaŭro de Shakespeare, la prezentaĵo estis unu el liaj plej popularaj verkoj. El ĝi venas ankaŭ la fama citaĵo «Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando».